Skip to content

Risto Kupsala

Saluton! Mi estas kvardekumjara viro de Finnlando. Mi loĝas en bela norda urbo Oulu.

Mi estas magistro de komputerscienco (2008) kaj magistro de lingvistiko (2023) de Universitato de Oulu. Mi laboris kiel programisto, programtestisto, programarkitekto kaj teamestro i.a. ĉe Nokia Networks kaj Elektrobit Automotive.

Kiel hobio mi rigardas filmojn, ludas tamburojn, legas komiksojn, lernas lingvojn kaj faras planlingvojn. La plej kompletaj el miaj planlingvoj estas tutmonda pandunia kaj finnugra samboka.