Personaj pronomoj
La personaj pronomoj en Panglobiŝo estas:
Persono | Singularaj | Pluralaj |
---|---|---|
1a | mi (mi) | wi (ni) |
2a | tu (ci) | yu (vi ĉiuj) |
3a | he (li aŭ ŝi) | de (ili) |
Ĉiuj pronomoj estas neŭtralaj pri genro en Panglobiŝo. Ni ne distingas la seksojn per la pronomoj. Do la tria singulara pronomo he signifas kaj li kaj ŝi (same kiel ri).
La dua singulara pronomo tu povas esti uzata en ĉiuj situacioj, kaj formalaj kaj neformalaj, ne zorgante pri la socia statuso kaj aĝo de la interparolantoj. Tiu uzado estas simile al la sveda du. Kvankam kelkaj parolantoj eble volas uzi tu nur kun familianoj kaj proksimaj amikoj. Tiam ĝia uzado estas proksime al la ĝermana du, franca tu, rusa ты (ty) kaj hindia तू (tū).
Oni povas ĉiam uzi la pluralan pronomon yu anstataŭ la singulara pronomo tu.
Posedpronomoj
La posedpronomoj estas farita simple per kombino de persona pronomo kaj la markilo de posedo 's.
Persono | Singularaj | Pluralaj |
---|---|---|
1st | mi's (mia) | wi's (nia) |
2nd | tu's (cia) | yu's (via) |
3rd | he's (lia aŭ ŝia) | de's (ilia) |
Demandpronomoj
wa kio
hu kiu
hu's kies
Montraj pronomoj
La montraj pronomoj estas la samaj kiel la difinaj artikoloj:
da
tiu
di
tiuj
Ĉar ili ne montras distancon, oni povas aldoni vortojn hir (ĉi tie) kaj der (tie).
da hir haus
= ĉi tiu domo
di hir haus
= ĉi tiuj domoj
da der haus
= tiu domo
di der haus
= tiuj domoj