La 10 reguloj de Duniŝo

Duniŝo estas tiel simple ke ĝia baza gramatiko povas esti priskribita per nur dek reguloj, kiuj enhaviĝas en unu paĝo de papiro. Duniŝo ne enhavas esceptojn.

  1. Mondaj vortoj: Duniŝo estas egale monda lingvo. Internaciaj vortoj estas pruntita el ĉiuj partoj de la mondo al Duniŝo. Ili estas adaptitaj al la prononcaj kaj skribaj sistemoj de Duniŝo. Unu baza radiko estas prenita kaj aldonaj vortoj estas konstuitaj el ĝi laŭ regulo la 10a regulo.
  2. Prononcado kaj skribado: La skribsistemo estas simple kaj laŭregule. Ĉiu vorto estas prononcita ekzakte kiel ĝi estas skribita. Preskaŭ ĉiuj literoj kaj literkombinaĵoj indikas ĉiam la saman sonon.
  3. Regula akcento: Kiam la vorto enhavas unu aŭ du silabojn, la unua silabo estas la akcentita. Kiam la vorto enhavas tri aŭ pli da silaboj, la dua silabo estas la akcentita.
  4. Substantivoj: Substantivoj neniam ŝanĝiĝas por indiki nombron, kazon aŭ genron. La nedifinaj artikoloj estas singulare un kaj plurale som. La difinaj artikoloj estas singulare da kaj plurale di.
  5. Nombrovortoj: La kvantaj nombrovortoj estas:
    • 0 zero, 1 un, 2 due, 3 tri, 4 for, 5 faive, 6 sikse, 7 seven, 8 eite, 9 nain, 10 ten.
    • Pli grandaj ol dek: 11 ten un, 12 ten due, 13 ten tri, etc.
    • La dekoj: 20 due ten, 30 tri ten, 40 for ten, etc.
    • La centoj: 100 un hunde, 200 due hunde, 300 tri hunde, etc.
    • La miloj: 1000 un tauzen, 2000 due tauzen, 3000 tri tauzen, etc.
    • La kvantaj nombrovortoj iĝas la ordajn kiam ili estas metita post la substantivo.
  6. Adjektivoj: La adjektivoj estas ĉiam metita antaŭ la substantivo, kies sencon ili modifas.
    • La komparo de egaleco estas as...as (tiom...kiel).
    • La komparo de plieco estas mor...dan (pli...ol).
    • La komparo de malplieco estas les...dan (malpli...ol).
  7. Pronomoj:
    • La personaj pronomoj estas: mi mi, tu ci, he li aŭ ŝi, wi ni, yu vi, de ili.
    • La posedpronomoj estas: mi's mia, tu's cia, he's lia aŭ ŝia, wi's nia, yu's via, de's ilia.
    • La demandpronomoj estas: wa kio, hu kiu, hu's kies.
  8. Verboj: La verbo ne ŝanĝiĝas pro nombro, persono aŭ tenco.
    • La helpverbo is indikas pasantan agon.
    • La helpverbo has indikas pasintan agon, kies rezulto influas la nunan situacion.
    • La helpverbo was indikas pasintan agon, kies rezulto ne influas la nunan situacion.
    • La helpverbo wil indikas estontan agon.
  9. Vortordo: La normala vortordo estas subjekto – verbo – objekto, kaj en deklaroj kaj demandoj ktp.
  10. Vortokonstruado: En Duniŝo, vortoj estas ŝanĝita nur kiam ilia signifo ŝanĝiĝas. Vortoj neniam ŝanĝiĝas por indiki gramatikaĵojn.