Skip to content

HALO DUNIA!


Designed by Freepik

Saluton, mondo! Bonvenon al lerni pri Panglobiŝo, la helpanta lingvo por internacia komerco kaj amikeco.

Kio estas Panglobiŝo?

Panglobiŝo (aŭ pli mallonge Panglo) estas simpla lingvo kiu helpas homojn interparoli kiam ili ne havas iun alian komunan lingvon.

Ĉiuj vortoj de Panglobiŝo estas internaciaj. La bazaj vortoj estas similaj kun la angla, kaj la aliaj vortoj venas el aliaj gravaj lingvoj, ekz. la franca, hispana, japana, ĉina, rusa, araba, hindia kaj la sŭahila.

Panglobiŝo estas interkomprenebla kun la angla en la baza nivelo. Ĝi estas kiel simpligita versio de la angla kiu estas parolita kun akcento. Do vi povas uzi Panglobiŝon jam nun ĉie en la mondo kie la angla estas komprenita ekz. por rezervi hotelĉambron, akiri taksion, aĉeti memoraĵojn, kaj fari multajn aliajn aferojn.

Panglobiŝo estas multe pli simpla por lerni ol la angla kaj aliaj naturaj lingvoj ĉar ĝi estas regula kaj simpla. Ĝi ne enhavas nenecesajn regulojn, kiujn vi nur devus scii. Panglobiŝo estas tiom simpla ke ĝi baze enhavas nur dek regulojn. Ĉiuj povas lerni Panglobiŝon al bona nivelo en mallonga periodo! Panglobiŝo estus bonega internacia lingvo ĉar ĝi povs plibonigi komunikadon tra la mondo. Estas pli bone paroli bonan Panglobiŝon ol malbonan anglan.

Lernu ĝin tuj!

Panglobiŝo estas skribata en la angla/latina alfabeto:
A B C Ch D E F G H I J K L M N O P R S Sh T U V W X Y Z

Ĉiuj literoj estas prononcata preskaŭ same kiel en Esperanto escepte: Ch = Ĉ, Sh = Ŝ, J = Ĝ, W = Ŭ, X = KS, Y = J.

La litero E estas prononcata kiel meza vokalo /ə/ en neakcentitaj silaboj.

La skribsistemo de Panglobiŝo estas preskaŭ laŭsone. Unu sono = unu litero.

The stressed syllable is the first one in short words and the second one in longer words.
méni pérson kán tóke da Énglish in Amérika. – Multaj homoj povas paroli la anglan en Ameriko.

Vortoj neniam ŝanĝiĝas en Panglobiŝo. Ili ne fleksias laŭ nombroj, kazoj, genroj, personoj, tempoj, ktp.

La normala vortordo estas subjekto–verbo–objekto.
mi love yu. – Mi amas vin.


Designed by Freepik

Demandoj enhavas la saman vortordon.
yu love mi, wa? – Ĉu vi amas min?

Singularo kaj pluralo estas indikita per nombrovortoj.

  • un buke – (unu) libro;
  • due buke – du libroj;
  • tri buke – tri libroj;
  • meni buke – multaj libroj

Oni komparas per helpantaj vortoj: mor – pli; les – malpli; dan – ol; kaj as – tiom kiel.

mi is mor gude dan yu. – Mi estas pli bona ol vi.
no, mi is as gude as yu. – Ne, mi estas tiom bona kiel vi.
he toke mor faste dan yu. – Li aŭ ŝi parolas pli rapide ol vi.

Tempo estas indikata per helpantaj verboj: was – pasintaj agoj; has – pasintaj agoj kiuj influas la nunan situacion; is – pasantaj agoj; kaj wil – estontaj agoj.

de was ride mi's buke. – Ili legis mian libron.
wi has ride meni buke. – Mi estas leginta multajn librojn.
mi is ride un buke. – Mi legas libron.
yu wil toke Panglobish. – Vi parolos Panglobiŝon.

Frazfinaj partikuloj indikas kial oni diras la frazon, ekz. ĉu ĝi estas deklaro, demando aŭ komando.
yu love da kafe, wa? – Ĉu vi ŝatas kafon? (question)
yu love da kafe, ye. – Vi ja ŝatas kafon.
yu love da kafe, or... – Vi ŝatas kafon, ĉu?

Uzu ĝin!

Kiel vi vidas, oni povas facile lerni la bazaĵojn de Panglobiŝo, kaj ĝi estas eĉ pli facile se vi parolas iom la anglan! Estas ankaŭ facile komenci uzi la lingvon tuj. Do ne atendu! Uzu Panglobiŝon kun viaj amikoj en ĉiutaga vivo aŭ provu ĝin kun fremduloj dum vojaĝoj. Ĝi funkcias!

Nun vi povas paroli en Panglobiŝo en niaj Fejsbuka grupo, Redditforumo, kaj Telegramokanalo.

Ne estas multe da parolantoj ankoraŭ sed se vi pensas ke Panglobiŝo estas bona ideo, ankaŭ aliuloj pensus same. Do komencu uzi Panglobiŝon nun kaj ni faru ĝin nia komuna lingvo!